Novaĵoj de la retejo de ELI

interDist

New member
Novaĵoj de la retejo de ELI

Saluton, karaj samideanoj! Kelke da novaĵoj el la informejo de la nova retejo de Esperanto-Ligo en Israelo (retadreso: www.esperanto.org.il)
Ekzistas jam kelkaj semajnoj (renovigita) babil-ĉambro, en kiu vi povas renkonti aliulojn - kaj israelanoj, kaj alilandanoj - kaj paroli kun ili Esperanton real-tempe. Estas bonega lingvo-spertado por la komencantoj! Eniri ĝin eblas tra la ĉefa paĝo de la retejo, klakante je la linio "Realtempo babilado" (צ´אט בזמן אמת).
Ankaŭ uzeblas la jena adreso: eo.irc-chat.org. Tiu ĉi adreso estas preferinda kaj disponinda inter viaj amikoj kaj aliaj esperantistoj ekster Israelo. Krome, Ĝi estas facile memorebla.
Malfermiĝis forumo por Esperanto-parolantoj, kiu celas ĉefe la israelan E-movadon kaj alinaciajn esperantistojn. Ĝi enhavas multon da diskut-temoj, kaj estas taŭga por ajna parolo pri Esperanto. Invitu la eksterlandanojn skribi kaj partopreni ĝin!
La konvena adreso estas forumo.esperanto.org.il. En la plimulto de la paĝoj vi povas skribi kaj reagi sen registriĝi, tamen estas multaj avantaĝoj por tiuj, kiuj jes registriĝos (ekz. kreado de voĉdonoj en taŭgaj lokoj aŭ propraj vizaĝ-agordoj). La procedo estas rapida kaj senpena. Kompreneble, la forumo atingeblas ankaŭ de la ĉefa eniro al la retejo.
Memorigo: tiun ĉi forumon ĉe Tapuz vi povas antingi, uzante la jenajn retadresojn:
forums.tapuz.co.il/esperantowww.esperanto.org.il/forumoheb
Diversaj Retpoŝtadresoj ekekzistis por pli facila komunikado kun ELI: [email protected]
estas la poŝtadreso de la retestroj de la paĝaro. Skribu al ili se vi havas problemojn kun ĝi aŭ iaj ajn proponojn. [email protected] ([email protected])
estas la poŝtadreso de la redakcio de bulteno. Viaj artikoloj ĉiam estas bonvenaj! [email protected]
por ĉiuj aferoj, koncernaj Esperanto-Ligon.
(nova) En la plej proksima tempo, aperos en la retejo multaj informoj pri la Ligo kaj la plena listo de ĉiuj eventoj, okazontaj kaj okazintaj. Atentu la novaĵojn! Via amike, Sergej ([email protected])​
 

Eldad S

New member
www.esperanto.org.il; סר, כל הכבוד!

האתר שלנו עולה יפה, ונראה מזמין (invita
). האם תוכל להתקין גם פינה נוספת, "הגלריה", שאליה נוכל להעלות מדי פעם תמונות חדשות, כמו למשל - התמונה ה"משפחתית" של ה-junularo (מביכורי העתים), שהופיעה על עמוד השער של Israela Esperantisto? יישר כוח!
 
למעלה