Holokausta poemo
2004 04 19 Bonaj homoj, konsciencaj, for indiferent', Vin ne helpos stari mutaj, honte, en silent', La najbarojn al la bucho oni portas nun, Mallumighas la chielo, malaperas sun'. Juda gento, vi senhelpa iras al pere', Preta staras jam shtuparo de l'autodafe'; Sed ne estas ghi la fino, restas ja esper', Venos tempo de kuragho, fido kaj prosper'. La estonto nin atendas per karesa brak', Chesos la porviva lukto, plenos la stomak'; La malamon kaj malicon venkos ama kor', La terurajn rememorojn vishos ghoja plor'. Libera estos tiam Judo en la propra land', Pri la rajt' je viv' kaj morto chesos la marchand'. Konsoleton al animo portos nep', nepin', Stranga estas homa sorto, luda la destin'. DvirD.