מעוניין בהמלצות ספרותיות

araizen

New member
Fundamenta Krestomatio

La tuta Fundamenta Krestomatio (la stile gvida dokumento el la fruaj tagoj de Esperanto, redaktita de Z) estas disponebla de Project Gutenberg, cxe: http://www.gutenberg.org/etext/8224 , tamen tie ne trovigxas la notoj de Waringhien el la plej lasta eldono. Gxi estas la dokumento verkita kun la celo esti unueca modelo de bona Esperanta stilo, kaj do estas rekomendinda por cxiu, kiu volas akiri bonan stilon en Esperanto. Gxi estas tre longa, sed mi aparte rekomendas la fabelon "La Virineto de Maro" (el la Fabeloj de Andersen), kaj "Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia", propagandajxo verkita de Zamenhof por Esperanto (kaj krome tre konvinka!). |סלינק|​
 

araizen

New member
netusxebla Fundamento

La Fundamenta Ekzercaro trovigxas (interalie) cxe la retejo de la Akademio de Esperanto, cxe http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/ekzercaro.html . Gxi ne estas tre interesa (plejparte gxi konsistas el neinterrilataj frazoj, krom la fabelo "La Feino"), sed estante la baza legxodona modelo de Esperanto, estas traleginda almenaux unufoje por cxiu Esperantisto.​
 
למעלה